| WWW.ESZPERANTO.HU |
![]() |
Enhavo:
Ĉi tiu libreto estas, laŭ mia scio, unu el la plej famaj praktikaj gvidiloj, dediĉitaj al la E-stilo. Malgraŭ tio, ke la verko estis preparita antaŭ kelkaj jardekoj kaj ke kelkaj pritraktataj punktoj jam ne estas tiel polemikaj, la libro, sendube, eĉ nun povas esti ege utila al multaj komencantaj kaj eĉ progresantaj E-verkistoj, stilistoj, tradukistoj kaj aŭtoroj. Apud tio, en la libro estas detale pritraktitaj kelkaj demandoj, kiuj verŝajne ĉiam estos ŝtono de falpuŝiĝo por multaj generacioj de esperantistoj (unuavice tio rilatas la demandon pri neologismoj; interalie, la pozicio de la aŭtoro estas tre proksima al mi persone).
La prezentata al vi reta versio de la verko ne estas laŭlitera kopio de la surpapera. Mi permesis al mi fari sufiĉe multajn, sed negrandajn mallongigojn (unuavice tio rilatas la ekzemplojn, kiujn mi trovis ne tre ilustro-kapablaj). Kompense mi kelkfoje donis miajn proprajn komentojn, kiuj estas prezentitaj per aparta koloro.
Mi esperas, ke tiu reta versio malgraŭ ĉiuj siaj malperfektaĵoj alportos al la leganto plej maksimuman utilon.
Mevo, Pavel Moĵajev
Kiel lingvo internacia, Esperanto estas uzata de
multaj popoloj. Pro tio ĝiaj stilo kaj esprimmaniero estas facile influeblaj
de diversaj lingvoj naciaj. Feliĉe ni disponas pri imitindaj modeloj, nome -
la verkoj de Zamenhof (i.a. la tiucele kompilita "Fundamenta Krestomatio") kaj
de aliaj bonaj aŭtoroj kaj tradukintoj. La imitado de ilia stilo kaj konstanta
kritiko de recenzantoj gardas la lingvon kontraŭ disfalo en dialektojn kaj
tenas ĝin sur la mezo de la evolua vojo. Tiel estiĝis internacie unueca stilo,
kiu faras la lingvon ĉie en la mondo facile komprenebla.
Tiun
stilon oni ne povas lerni el elementaj lernolibroj, sed oni ĝin devas proprigi
al si per legado kaj relegado de niaj la plej bonaj aŭtoroj. Ĝenerale oni tro
frue post la elementa kurso partoprenas ekzamenon aŭ verkas originale aŭ
traduke por iu Esperanta organo aŭ revuo, nome sen antaŭa studo de la
literaturo por lerni la Esperantajn stilon kaj esprimmanieron. Pro tio oni
ofte povas legi tra tiaj tradukoj la originalan lingvon kaj tra la originalaj
verkoj la nacilingvan esprimmanieron. Tiaj tekstoj ofte donas al alinacianoj
malklaran impreson pri ilia senco aŭ faras la signifon nekomprenebla. Ne
malofte la verkintoj montras eĉ mankon de la plej elementa scio koncerne la
regulojn pri bona stilo, regulojn, kiuj validas ne nur por Esperanto, sed por
ĉiuj lingvoj. Tiaj tekstoj estas lingve nematuraj, kiom ajn bone la verkintoj
scias la gramatikon.
Tial ni verkis tiun ĉi gvidilon, kiu,
instruante per kontrastoj, volas veki guston pri bona stilo. Lasante la
kreadon de belo al literatura artisto, ni donas nur praktikajn konsilojn, per
kiuj oni povas akiri bonan, almenaŭ tolereblan stilon, same kiel instruo pri
skribado celas ne kaligrafion (belskribadon), sed kurantan manskribon, kiun
ĉiu homo per multe aŭ malmulte da ekzercado povas akiri. La ekzemplojn, kiujn
ni uzis, ni ne mem elpensis, sed prenis el la ekzistanta literaturo.
"Ne tiel, sed tiel ĉi" ne pretendas esti kompleta lernolibro pri
stilo, sed nur unua paŝo al pli detala studilo, kiu - same kiel tiu ĉi - servu
al ordinara esperantisto, kiu post sia lerneja instruiĝo ne multe aŭ tute ne
okupus sin pri lingvaj aferoj.
La vorto stilo devenas de la latina
stilus, la skribilo de la antikvaj romanoj; bastoneto, kiu havis ĉe unu
ekstremo pinton, ĉe la alia - plataĵon. Per la pinto ili skribis, kion ili
volis memori, sur tabuleton, kovritan je vakso, kaj per la plataĵo ili
glatigis la vakson, kiam ili ne plu bezonis la notaĵon aŭ volis fari en ĝi
ŝanĝon.
La nomon stilus ili rilatigis ankaŭ kun la
skribitaĵo kaj tiam ĝi signifis skribmaniero, kaj en tiu signifo ni
konas nun la vorton stilo. Komparu ĝin ekzemple kun la vorto
plumo, el kiu nun estiĝis kelkaj esprimoj, ekz. pri iu, kiu skribis
amare ni diras, ke "li trempis sian plumon en galon"; kiu skribas akre -
"havas akran plumon", kaj kiu verkas bonstile - "havas plumon bone
tranĉitan".
Simile vastiĝis la signifo de la vorto
stilo: la skribilo iĝis ankaŭ la skribmaniero. En tiu
signifo stilo povas havi diversajn ecojn: ĝi povas esti bela aŭ
malbela, konsiza aŭ malkonciza, simpla aŭ malsimpla, flua aŭ rigida, eleganta
aŭ vulgara, peza aŭ malpeza, ktp laŭ la maniero, en kiu oni sin esprimas.
Ekzistas ankaŭ pure persona stilo, per kiu iu aŭtoro distingiĝas de aliaj
aŭtoroj. Laŭ tia stilo oni eĉ povas rekoni la verkinton.
Ankaŭ
diversaj temoj havas sian propran stilon. En tiu senco ni konas stilojn
ofican, komercan, juran kaj predikan aŭ "katedran". Propran stilon havas,
fine, ĉiu lingvo, nome ĝeneralan esprimmanieron, vortordon, frazkonstruon kaj
spiriton, kiuj kune formas la kanvason, sur kiu oni brodas la personan, la
fakan kaj la okazajn stilojn.
Oni povu laŭtlegi tekston sen granda peno.
Vortoj kaj frazoj devas flui kiel eble plej libere kaj facile.
| A. Ne tiel... lingvuzo lingvekzerco urbplaco vivformo sorbpapero gorĝŝire fokkaptado provflugo ŝarĝĉevalo leglibro lasttempe studtempo provvojaĝo akvfalo rabbesto poŝspegulo flugkapablo pluvfalo ĉerizsuko ovforma manĝaĵzorgo venĝsento nigrhara sorĉŝanĝi lavvazo de l' libro (1) de l' avo (2) mirrigardi nevnjo sublima (3) plugkampo atendĉambro larĝŝultra ludtumulti riĉsukcese bridteni bazsigno |
B. ... sed tiel ĉi lingvouzo lingva ekzerco urboplaco, urba placo vivoformo sorba papero gorĝoŝire fokokaptado, kaptado de fokoj provoflugo ŝarĝoĉevalo legolibro lastatempe, en la lasta tempo studotempo, tempo por stud(ad)o provovojaĝo akvofalo rabobesto poŝa spegulo flugokapablo, kapablo flugi pluvofalo ĉeriza suko ovoforma zorgo pri manĝaĵo venĝo sento nigrahara sorĉe ŝanĝi lavovazo de la libro de la avo mire rigardi nevinjo sub la limo plugata kampo, kampo por plugado atendejo larĝaŝultra, kun larĝaj ŝultroj lud(ant)e tumulti kun riĉa sukceso bride teni, teni per brido baza signo |
Komentoj:
1) La
artikolo ne estas aŭskultebla
2) Oni povas
kompreni kiel "de lavo"
3)
Sublima - neologismo, sed ankaŭ sub-lima - do povas okazi
miskompreno
Kiel oni vidas, ekzistas diversaj
solvoj:
a) aldono de interlitero, ekz: urboplaco, nigrahara,
legolibro;
b) disigo de la elementoj, ekz: ĉeriza suko, sorba
papero, poŝa spegulo;
c) priskribo: kapablo flugi, zorgo pri
manĝaĵo, kun larĝaj ŝultroj.
Ne en ĉiuj kazoj tiaj
kolizioj de sonoj estas eviteblaj, sed oni klopodu kiel eble plej multe eviti
ilin.
Same malbele sonas en kelklinia spaco la ripetiĝo de iu sono aŭ vorto, ekz:
| A Ne tiel... | B ...sed tiel ĉi |
| La lulilo iĝis por ŝi konsolo; por ŝi ĝi ne
estis senviva objekto: por ŝi ĝi havis animon kaj vivon. Ĝi estis la unua, kion ŝi vidis, matene kiam ŝi vekiĝis, ŝi etendis sian manon kaj palpis la molajn litkovriletojn - post tio ŝi ree endormiĝis, tenante ion de ĝi en la mano. |
La lulilo iĝis por ŝi konsolo, por ŝi ĝi ne
estis senviva objekto, sed havis animon kaj vivon. Ĝi estis la unua, kion ŝi vidis, matene ĉe la vekiĝo kaj vespere post la reveno hejmen. Vekiĝinte en la nokto, ŝi etendis la manon kaj palpis la molajn litkovriletojn - poste ŝi denove ekdormis, tenante ion de tio en la mano. |
En la kolono A svarmas ripetiĝoj de siblaj sonoj
kaj de kelkaj vortoj: ŝi, ĝi, iĝi... Tio sonas malbela. Tial estas
konsilinde laŭte legi vian verkon, por ke viaj oreloj kaj lango atentigu vin
pri tio.
Per uzado de participoj, per kuntiro de frazoj, per
apliko de sinonimoj kaj per diversaj aliaj manieroj oni povas eviti malbelajn
sonkombinojn kaj malmultigi tro ofte uzatajn sonojn kaj vortojn aŭ fari ilin
malpli orelfrapaj.
Legu laŭte ĉi-suban tekston en la kolono A.
Kovru la kolonon B kaj klopodu korekti la tekston A tiel, ke ĝi ne tro
malfaciligu la elparolon.
| A Ne tiel... | B ...sed tiel ĉi |
| Ŝi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ĝis ĉio komencis turniĝi ĉirkaŭ ŝi kaj ŝi ŝanceliĝante serĉis apogon. La maljuna virino kaptis ŝin ĝustatempe kaj sidigis ŝin sur seĝon. | Ŝi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ĝis kiam ŝi eksentis kapturniĝon; ŝanceliĝante, ŝi serĉis apogon. Ĝustatempe la maljuna virino ŝin kaptis kaj sidigis sur seĝon. |
Rimarkoj:
Anstataŭiginte
la vortojn "ĝis ĉio komencis turniĝi ĉirkaŭ ŝi" per "ĝis kiam ŝi sentis
kapturniĝon", ni forigis kelkajn kuniĝintajn siblajn sonojn. La signifon ni
tamen konservis.
Anstataŭ "la maljuna virino kaptis ŝin
ĝustatempe kaj sidigis ŝin sur seĝon", ni skribis: "ĝustatempe la maljuna
virino ŝin kaptis kaj sidigis sur seĝon", tiel dismetante ka silabojn. La
vortojn "kaptis ŝin" ni ŝanĝis en "ŝin kaptis" por eviti kolizion de "s" kun
"ŝ" kaj pro tiu modifo la dua "ŝin" (en "sidigis ŝin") iĝis
superflua.
Averto:
Oni bone komprenu,
ke la celo ne estas kiel eble plej multe eviti iujn sonojn. Ni nur instigas
se eble eviti ilian amasiĝon en malgranda spaco, se tia amasiĝo
sonas malbele aŭ kaŭzas tro da penado al nia lango aŭ faras la frazon malklara
kaj pro tio malfacile komprenebla por la oreloj. Do, se oni laŭtlegante ne
konstatas tiajn malbonaĵojn, korekto ne necesas. Por esti korektata, la
malbonaĵo devas altrudiĝi. Ni avertas pri tio, ke oni ne uzu
mikroskopon por esplori sian stilon kaj tiel malutilu al la flua, natura
esprimado de siaj pensoj. Alivorte: por helpi iun grimpi sur ĉevalon, oni donu
al li puŝon nur tiom fortan, ke li sidiĝu ĝuste sur la dorson de la besto. Sed
la puŝo ne estu tro forta, por ke li ne falu aliflanke sur la teron. Troigo
malutilas!
En jena teksto malagrable trafas nin en la
kolono A la ofta apero de la vorto libreto:
| A Ne tiel... | B ...sed tiel ĉi |
| "Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso" de
J. Rosenberg, 48-paĝa libreto. Ofte mankas al ni gvidlibro, per kiu ni povus fari niajn vesper-kunvenojn pli interesaj kaj kiuj donus al la kunvenantoj eblecon gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante la internacian lingvon. Ĉi tiun mankon penas forigi la aŭtoro. En la libreto troviĝas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agado estas akompanata per interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi legis la libreton kun granda intereso kaj mi opinias, ke la libreto atingos sian celon, se la ludgvidantoj lerte aplikos ĝin. La lingvo de la libreto estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj. Sendube la libreto estas grava helpilo por vivigi niajn vesper-kunvenojn. |
"Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso" de
J. Rosenberg, 48-paĝa. Ofte mankas al ni gvidilo, per kiu ni povus fari niajn kunvenojn pli interesaj kaj ebligi al la kunvenintoj gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante sin en la internacia lingvo. Ĉi tiun mankon al aŭtoro penas forigi. En lia verketo troviĝas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agadon akompanas interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi ĝin legis kun granda interesiĝo kaj opinias, ke ĝi atingos sian celon, se la gvidantoj ĝin lerte aplikos. La lingvo estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj. Sendube ĉi tiu ludaro estas grava helpilo por vivigi niajn kunvenojn! |
Rimarko:
Kiel oni vidas,
ni diversmaniere evitis la ĝenan ripetiĝon de la vorto libreto. Kelkaj
aliaj ŝanĝoj, kvankam ne tre necesaj, faciligas la stilon.
Anstataŭ "legis ĝin", "aplikos ĝin" ni skribis: "ĝin legis" kaj "ĝin
aplikos". Tion ni faris por eviti, ke la ripetiĝo de "ĝin" ŝoku la orelojn. En
"mi legis ĝin" kaj "la gvidantoj lerte aplikos ĝin" la vorto "ĝin" ja staras
en la sunlumo, sed en "mi ĝin legis" kaj "la gvidantoj ĝin lerte aplikos", oni
apenaŭ rimarkas tiun vorton, ĉar ĝi staras "en la ombro".
Komparante la originalan formon de la tuto (A) kun la korektita (B), oni
certe trovos, ke la lasta estas ne nur pli belsona, sed ankaŭ pli
malpeza.
Ankaŭ en jenaj frazoj iuj vortoj ĝene ripetiĝas.
Klopodu plibonigi ilin, kovrinte la kolonon B.
| A Ne tiel... | B ...sed tiel ĉi |
| 1. Jaĉjo sentis la larmojn brulantajn post liaj palpebroj; li glutis por reteni ilin; li mordis sin sur sia lipo, li pugnigis siajn manojn en siaj pantalonpoŝoj; li kuntiris siajn piedfingrojn en siaj ŝtrumpoj. | 1. (liaj, siaj): Jaĉjo sentis la larmojn brulantaj post liaj palpebroj kaj glutis por reteni ilin. Li mordis la lipojn, pugnigis la manojn en la poŝoj de sia pantalono kaj kuntiris la piedfingrojn en siaj ŝtrumpoj. |
| 2. En nia okazigita kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro. Ĝi okazos en la granda salono de "Konkordo". | 2. (okaz'): En nia kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro en la granda salono de "Konkordo". |
| 3. Laŭte kriante li returnis sin kaj kuregis returne, el la aleo sur la pavimon. | 3. (returne): Laŭte kriante li sin turnis kaj kuregis el la aleo sur la pavimon. |
| 4. Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj poste lia patro verŝis akvon en ilin. | 4. (poste): Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj tiam lia patro verŝis akvon en ilin. |
| 5. Refoje puŝon, piedfrapon. Tiam ambaŭ knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ambaŭ ruliĝis sur la vojo. | 5. (ambaŭ): Refoje puŝon, piedfrapon. Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ambaŭ ruliĝis sur la vojo. |
| 6. a) Ĉu estas permesate, ke Jaĉjo tiun ĉi posttagmezon venos kaj ludos kun ni? b) Nu, panjo, ĉu estas permesate? c) Sinjorino, ĉu estas permesate al Jaĉjo kuniri kun ni? ĉ) Ho, sinjorino, ĉu estas permesate? d) Ĉu jes? Jaĉjo, estas permesate al vi! | 6. (esti permesate): a) Ĉu Jaĉjo povas veni kaj ludi kun ni tiun ĉi posttagmezon? b) Nu, panjo, ĉu vi permesas? c) Sinjorino, ĉu Jaĉjo povas iri kun ni? ĉ) Ho, sinjorino, ĉu vi permesas al li? d) Ĉu jes? Jaĉjo, vi povas! |
| 7. Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi. | 7. (okuloj): Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis ilin kaj komencis histerie kriegi. |
| 8. La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldaŭ ili jam vidis serviston de la mastro alproksimiĝanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide estis forkurintaj. Unue ili estis kurintaj trans la ponteton kaj tra la paŝtejo, - poste ili estis grimpintaj ĉirkaŭ latbarilo; poste ili estis saltintaj trans du fosaĵojn, kiuj, feliĉe, en la senpluva sezono ne estis tro larĝaj; ili estis rampintaj sub metalretaĵo el pikildrato; kaj fine ili estis alvenintaj sur digon kondukantan al la pavimvojo. Tie ili estis liberaj. Jaĉjo estis savinta la valizon de Tom. | 8. (estis -inta): La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldaŭ ili jam vidis serviston de la mastro alproksimiĝanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide forkuris. Ili unue kuregis trans la ponteton kaj tra la paŝtejo, - poste ili grimpis ĉirkaŭ latbarilon kaj saltis trans du fosaĵojn, kiuj en la senpluva sezono ne estis tro larĝaj; ili rampis sub barilon el pikildrato; kaj fine alvenis sur digon kondukantan al la ŝoseo. Tie ili estis liberaj. Jaĉjo estis savinta la valizon de Tom. |
| 9. Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta ĉe sia stando. | 9. (stando): Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta tie. |
| 10. Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj adaptis miajn vortojn laŭ mia juĝo pri la persono. | 10. (juĝ' - persono): Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj laŭ tio mi adaptis miajn vortojn. |
Rimarkoj ĉe:
1. (liaj-siaj): En la lingvo de la originalo la
posedaj pronomoj estas unusilabaj, pro tio ili ne akcentiĝas kaj preskaŭ
kunfandiĝas kun la sekvanta vorto. En Esperanto ili ricevas iom da akcento ĉar
ili estas dusilabaj kaj ne kunfandiĝas kun la sekvanta vorto. Tial ni kelkfoje
anstataŭigis tiujn vortojn per "la", kiu modeste sin tenas
malantaŭe.
3. (returne): La duan
returne ni povas forlasi, ĉar la ideo estas jam sufiĉe esprimita en la
unua.
5. (ambaŭ): Aliaj solvoj: a) la
dua ambaŭ povas esti anstataŭigita per ili, kiu sonas pli
malpeze: "... kaj baldaŭ ili ruliĝis sur la vojo"; b) Ankaŭ ili povas
malaperi: "Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ruliĝis sur la
vojo".
6. (esti permesate): En la
verko, el kiu ni prenis la koncernajn frazojn, ili ne tuj sekvas unu la alian,
sed staras sur unu sola paĝo, do kun tro malgranda spaco inter si. Kvankam la
traduko "esti permesate" precize esprimas la ideon, ĝi tamen faras tion tro
longforme kaj pro tio tro peze kaj altrude, kontraŭe al la ekvivalentoj en
diversaj lingvoj naciaj. Pro tio oni jam ofte serĉis alian formon kaj proponis
"rajti" kaj la neologismojn "darfi", "lici" kaj "smeji", respektive el la
germana, angla-franca kaj la rusa lingvoj. "Rajti" povas bone servi kaj jam
estas ofte uzata, sed en la ĉi-supraj frazoj ĝi ne kontentigas. Pri "darfi",
"lici" kaj "smeji" oni multe skribis, sed la vortoj ne ricevis civitanan
rajton. [nun "rajti" estas vastege uzata, "lici" estas
en PIV kaj estas pli-malpli bona vorto, "darfi" estas jam apenaŭ tolerebla
neologismo, dum "smeji" estas nur amuza vorteto, eĉ por rusoj ne tuj
komprenebla - Mevo]
Sed kial ni ne uzu la
manieron de Zamenhof por esprimi tiun ideon? Li uzis "povi" por esti
permesata kaj "ne devi" por ne esti permesata. Do anstataŭ la
longan formon "esti permesate" ni preferas en la menciitaj frazoj la manieron
de Zamenhof, variigitan per "permesi".
8.
(estis -inta): Sen malutilo ni povas en preskaŭ ĉiuj tiuj frazoj
anstataŭigi tiun formon per la simpla -is, kiel agis Kabe en "La
Faraono". La kunteksto preskaŭ ĉiam montras la ĝustan signifon. Nur en la
lasta frazo ni ne ŝanĝis estis savinta ĉar savis estas
miskompreniga: ĉu Jaĉjo savis la valizon, kiam ili venis sur la ŝoseon, aŭ li
estas savinta ĝin dum la forkuro? [Tiuj kompleksaj
verbaj formoj vere estas jam tre arkaikaj kaj pezaj. Pro tio ili estu uzataj
nur en okazo de ekstrema neceso. Estas granda merito de Kabe (Kazimierz Bein)
pri kreo de tiu E-stilo - Mevo]
"En Esperanto la vortordo estas libera", - oni
ofte diras. Eble vi tamen sulkigas la frunton, legante:
a. Kaj
nian atingos ni celon.
b. Ĝi la homan tiras
familion.
"Tiel oni ne parolas!", - vi diras, verŝajne
indigne. Jen pruvo, ke en Esperanto tamen ekzistas certa vortordo, de kiu la
ordo en ĉi-supraj frazoj devias. Ili, nome, estas prenitaj el poemoj de
Zamenhof, en kiuj la ritmo kaj la rimo postulas tiun ordon. Pro tio Zamenhof
uzis la privilegion, kiun posedas nur poetoj por tiaj esceptaj
kazoj.
Ĉar pri poezio ni ne intencas okupi nin, ni donas
ekzemplon en prozo:
Mi aĉetis ion en butiko kaj pagis ĉe la
kasejo:
"Tre mi dankas vin!" - diris la kasistino en mia
gepatra lingvo.
"Fremdulino", - mi pensis, "kiu ankoraŭ ne
regas la lingvon de ĉi tiu lando".
Poste mi vizitis Zamenhofan
vesperon de unu el niaj grupoj.
"Mi dankas vin tre!" - diris
la kasisto, al kiu mi pagis mian enirbileton.
"Komencanto", -
pensis mi. "Li ankoraŭ ne regas Esperanton".
Kial mi pensis,
ke la unua estas fremdulino kaj la alia - komencanta esperantisto? Nu, ĉar ĉiu
el ili uzis la vortordon de sia gepatra lingvo. En la lingvo de mia lando oni
diras ne "Tre mi dankas vin", sed "Mi dankas vin tre". Kaj en Esperanto oni
diras ne "Mi dankas vin tre" sed "Mi tre dankas vin".
Jen do
alia pruvo, ke en Esperanto ekzistas la vortordo. Tiun vortordon oni nomas la
konvencia vortordo.
| A. Ne tiel... | B. ...sed tiel ĉi |
| 1. Mia filino mortis kaj al mi postlasis nepinon. | 1. Mia filino mortis kaj postlasis al mi nepinon. |
| 2. Tie lia patrino la naskiĝon de tiu ĉi unua kaj lasta infano atendis. | 2. Tie lia patrino atendis la naskiĝon de tiu ĉi unua kaj lasta infano. |
| 3. (telefone) Ĉu ankoraŭ vi min aŭdas? | 3. Ĉu vi ankoraŭ aŭdas min? aŭ: Ĉu vi min ankoraŭ aŭdas? |
| 4. Per ŝipo kun ŝi revenu. | 4. Revenu kun ŝi per ŝipo. aŭ: Per ŝipo revenu kun ŝi. |
| 5. Mi de vi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi ĵus al vi komisiis. | 5. Mi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi ĵus komisiis al vi. |
| 6. Venu, mia nepino kaj mi al vi donos brakon. | 6. Venu, mia nepino kaj mi donos brakon al vi. |
| 7. Mi por vi estis obstaklo, kiu al vi malebligis serĉi pli bonan estontecon. | 7. Mi estis por vi obstaklo, kiu malebligis al vi serĉi bonan estontecon. |
| 8. Mi pri tio al ŝi petos. | 8. Mi petos ŝin pri tio. aŭ: Mi petos al ŝi pri tio. aŭ: Mi ŝin petos pri tio. |
| 9 . Ŝi mirigite la knabinon alrigardis. | 9 . Mirigite ŝi rigardis la knabinon. |
| 10. Virino, kiu pro kompato mian avon kaj min gastigis en sia domo. | 10. Virino, kiu pro kompato gastigis min kaj mian avon en sia domo. |
| 11. Tiam mia edzo venis por al mi rakonti, ke li vin trovis. | 11. Tiam mia edzo venis por rakonti al mi, ke li trovis vin. aŭ: ke li vin trovis. |
| 12. Alia infano samaĝa kiel frenezulo estus krieginta. | 12. Alia samaĝa infano estus krieginta kiel frenezulo. |
| 13. Mian vivon mi por la infano riskis. | 13. Mian vivon mi riskis por la infano. aŭ: Mi riskis por la infano mian vivon. aŭ: Por la infano mi riskis mian vivon. |
| 14. Vi aspektu, kvazaŭ vi la monon, kiun li rekompence al vi donos, forte bezonas. | 14. Vi aspektu, kvazaŭ vi forte bezonas la monon, kiun li rekompence donos al vi. aŭ: kiun li donos al vi rekompence. |
| 15. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. vastan ĉambron estis rezervinta. | 15. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. estis rezervinta vastan ĉambron. |
Rimarkoj:
Kvankam la
vortordo en ĉi-supraj frazoj estas iom alia, ol tiu, al kiu ni kutimiĝis, oni
ne povas nomi ĝin nepre erara. En certaj okazoj - kiel ni vidis ĉi-antaŭe, ĝi
eĉ povas esti necesa. Sed se la tuta libro 200-paĝa, el kiu ni citis tiujn
frazojn, estas tiel verkita sen unu neceso, tia stilo impresas nenatura kaj eĉ
efikas incite.
La kutima vortordo estas: subjekto, predikato,
komplemento(j), laŭ la ordinara irado de la pensoj, ekz:
La
patro skribas en la ĝardeno leteron al sia filo.
Estas
dezirinde, ke ĉiu elemento en la frazo staru apud tiu, al kiu ĝi rilatas. Oni
do ne diru:
La patro skribas leteron al sia filo en la
ĝardeno, ĉar tia aranĝo estas miskompreniga: oni pensas, ke estas la filo,
kiu troviĝas en la ĝardeno.
Pro stilaj, nuancaj kaj akcentaj
motivoj oni povas, ofte eĉ devas ŝanĝi tiun ordon, sed oni ĉiam zorgu, ke la
rezultato havu la celitan sencon kaj ke la signifo ne ŝanĝiĝu.
En iu
Esperanto-grupo trafis nin jenaj vortoj, skribitaj sur nigra tabulo:
"Ĉi tie oni nur parolu Esperanton".
"Ĉu ne estas
permesate kanti ĉi tie?" - mi demandis la prezidanton, supozante, ke kantado
eble ĝenus la najbarojn.
"Ni certe rajtas kanti en nia
kunvenejo", - li respondis, - "kial ne? Per kantado ni ĉiam komencas niajn
vesperojn. Kial vi demandas?"
"Pro tiu frazo sur la nigra
tabulo."
"Tio estas instigo paroli ĉiam Esperanton", li diris.
"Vi scias, ke ordinare oni post kelka tempo refalas en sian nacian lingvon.
Tiukaze ni atentigas la pekinton pri la frazo sur la nigra tabulo."
"Mi komprenas. Via intenco estas bona, sed... tion vi ne esprimas per la
frazo!"
"Mi ne komprenas..."
"Vi ja volas
instigi la membrojn, ke ili parolu nur Esperanton, ĉu ne?"
"Jes."
"Nu, tie staras io alia, nome: "Ĉi tie oni nur
parolu Esperanton", tio estas ne kantu, ne legu, aŭ ne skribu Esperanton. Ĉu
vi nun komprenas?"
"Je-e-es..."
"Sed vi volis
diri: "Ĉi tie oni parolu nur Esperanton."
"Vi pravas, vere. Mi
ĉiam opiniis, ke la vortordo estas libera, sed nun evidentiĝas al mi, ke mi
eraris."
"Nu, mi ne volas diri, ke ĝi tute ne estas libera,
sed almenaŭ ne tute..."
Efektive, en ĝenerala senco la
vortordo estas libera, sed tio ne signifas, ke oni rajtas aranĝi la vortojn
arbitre. Estas vere, ke koncerne la distingon inter subjekto kaj objekto la
frazoj:
Johano amas Marion, kaj
Marion amas Johano
ne povas kaŭzi
miskomprenon; ambaŭ signifas la samon. Sed tiaj ekzemploj servas ordinare kiel
klarigo pri la utilo de la akuzativa formo, per kiu oni povas distingi la
anton disde la ato. En diversaj lingvoj oni distingas ilin per la vortordo; en
tiuj lingvoj la frazo Johano amas Mario signifas Johano amas
Marion.
Ankaŭ en Esperanto la kutima vortordo estas uzata,
ĉu por akiri pli bonan stilon - vidu la antaŭan ĉapitron - ĉu por reliefigi aŭ
akcenti iun vorton aŭ frazparton kaj tiel krei nuancon en la signifo de la
frazo. Pri tio poste.
Nune ni volas paroli pri la loko, kiun
iuj vortoj devas okupi en la frazo pro tio, ke sur alia loko ili donus
al la frazo alian sencon ol tiun, kiun ni celas. Klara ekzemplo pri tio estas
la frazo: Ĉi tie oni nur parolas Esperanton. Ĝi estas senerara, sed ne
esprimas tion, kion la prezidanto volis diri.
Ankaŭ la vortoj
ankaŭ, ankoraŭ, eĉ, jam, nur kaj kelkaj aliaj staru antaŭ la vortoj aŭ
la vortgrupo, al kiu ili rilatas. De tiu loko dependas - kiel ni jam konstatis
- la signifo de la frazo.
La temo, kiun ni nun komencis
pritrakti, ne estas tute nova por ni. Jam en elementa lernolibro ni lernis, ke
la vorto ne devas stari tuj antaŭ la vorto aŭ vortgrupo, kiun ĝi neas,
ekz.:
| 1. A. Mi tute ne komprenas tion. | B. Mi ne tute komprenas tion. |
| 2. A. Mi ne renkontis lin. | B. Mi renkontis ne lin, sed lian fraton. |
| 3. A. La patro ne legas librojn, sed skribas leterojn. | B. La patro legas ne libron, sed gazeton. |
Oni do ne diru:
1.
Mi ne renkontis lin, sed lian fraton.
2. La
patro ne legas libron, sed gazeton,
ĉar la verboj renkonti, legi ankoraŭ devas servi por respektive
lian fraton kaj gazeton.
Atentu tion ankaŭ en jenaj frazoj:
1. En dimanĉo oni
devas ne labori, sed ripozi. (Ne diru: ne devas, ĉar oni efektive devas fari
ion, nome ripozi).
2. Ne mi mensogis, sed vi.
3. Ne bele li parolis, sed klare.
4. Mi legis ne la
dikan, sed la maldikan libron.
5. Ne ĉio, kio brilas, estas
oro.
6. Vi ne diru tion!
7. Vi diru ne
tion!
8. Ne vi diru tion!
9. Ne tute
bona.
10. Tute ne bona.
Ekzemploj de Zamenhof:
1. Lernolibron oni devas ne
tralegi, sed tralerni.
2. La personoj, kiuj ne komprenas la
uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon,
krom sia propra) povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas
utila, sed ne necesa.
3. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas
ĉiam la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la
akuzativo dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj.
Jen sekvas frazoj, kiuj pro malĝusta loko de la ĉi supre menciitaj vortoj ricevis alian signifon ol tiun, kiun celis la aŭtoro de la originalo. En la kolono A ni donas post ĉiu frazo inter krampoj la - nedeziratan - signifon. En la kolono B ni metas la frazon korektitan laŭ la senco de la originalo.
| A. Ne tiel... | B. ... sed tiel ĉi |
| 1. La najbaroj ne sin okupu pri la vizito. (Do: ili okupu aliajn personojn, ne sin) | 1. La najbaroj ne okupu sin pri la vizito. |
| 2. Tia solvo tamen ne al ŝi malplaĉis. (Do: al kiu malplaĉis tia solvo, se ne al ŝi?) | 2. Tia solvo tamen ne malplaĉis al ŝi. |
| 3. Ne ŝin ĝenu, patro! (Do, kiun la patro ĝenu?) | 3. Ne ĝenu ŝin, patro! |
| 4. Ne tion forgesu! (Do forgesu ion alian, ne tion!) | 4. Ne forgesu tion! |
| 5. Vi ne tion faru! (Do, kion mi faru?) | 5. Vi ne faru tion! |
| 6. Ŝi ne sin movis. (Ŝi movis iun alian, ne sin) | 6. Ŝi ne movis sin. |
| 7. Mia filo ankaŭ ŝin konas. (Kiun mia filo konas krome?) | 7. Ankaŭ mia filo ŝin konas. |
| 8. Via avo ankaŭ kuniru. (Kion la avo faru krome?) | 8. Ankaŭ via avo kuniru. |
| 9. Ĉi tiun jaron vi edziĝos kun Jane? Sed Jonny ankaŭ ŝin atentas! (Jonny atentas do ankaŭ alian knabinon?) | 9. Sed ankaŭ Jonny ŝin atentas! |
| 10. Vi estu ruza kaj diru, ke vi ankaŭ tiel nomiĝas. (Vi nomiĝu ne nur Jansen, sed ankaŭ Petersen) | 10. Vi estu ruza kaj diru, ke ankaŭ vi portas tiun nomon. |
| 11. Mi ankaŭ loĝis tie. (Mi, ekz., ne nur laboris tie) | 11. Ankaŭ mi loĝis tie. |
| 12. La aliaj ankaŭ vidis ĝin. (La aliaj do ne nur aŭdis ĝin) | 12. Ankaŭ la aliaj vidis ĝin. |
Nun certe ne estos malfacile al vi mem klarigi, kial en la sekvaj frazoj en la kolono A la vortoj almenaŭ, ankoraŭ, jam, eĉ, nur, tiel, ja kaj aliaj ne staras sur la ĝusta loko, se la tradukinto volis redoni la signifon en la kolono B.
| A. Ne tiel... | B. ... sed tiel ĉi |
| 1. Almenaŭ mi bezonas tri horojn. | 1. Mi bezonas almenaŭ tri horojn. |
| 2. Mi nur havas dudek jarojn. | 2. Mi havas nur dudek jarojn. |
| 3. Dum la transflugado li nur atentis sian maŝinon kaj sian kompason. | 3. Dum la transflugado li atentis nur siajn maŝinon kaj kompason. |
| 4. Oni nur al mi komisiis konduki ŝin tien. | 4. Oni komisiis al mi nur konduki ŝin tien. |
| 5. Nur varbu sanajn laboristojn. | 5. Varbu nur sanajn laboristojn. |
| 6. Vi do ankoraŭ min konas? | 6. Vi do ankoraŭ konas min? |
| 7. Ĉu la sinjoro jam tion scias? | 7. Ĉu la sinjoro jam scias tion? |
| 8. En Londono oni jam lin konsideris strangulo. | 8. Jam en Londono oni lin konsideris strangulo. |
| 9. Ĉu vi eĉ al mi envias la panon? | 9. Ĉu vi eĉ la panon envias al mi? |
| 10. Neniu eĉ lin vidis eksterdome. | 10. Eĉ neniu vidis lin eksterdome. |
| 11. Li ja ŝin ne konas. | 11. Li ja ne konas ŝin. |
| 12. De neniu el la knabinoj ŝi tiel publike estis ofendita. | 12. De neniu el la knabinoj ŝi estis publike tiel ofendita. |
| 13. Prefere al mi diru, kien tiu sinjoro iris. | 13. Prefere diru al mi, kien tiu sinjoro iris. |
| 14. Rememoru nur, kion la ebria G. preskaŭ al ŝi faris. | 14. Rememoru nur, kion la ebria G. preskaŭ faris al ŝi. |
| 15. Antaŭe mi devas ion diri al vi. | 15. Mi devas antaŭe diri al vi ion. |
| 16. La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu ŝajne de ŝi eliris. | 16. La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu ŝajne eliris de ŝi. |
| 17. Je la oka ĉiuj membroj preskaŭ ĉeestis. | 17. Je la oka preskaŭ ĉiuj membroj ĉeestis. |
Sub influo de sia nacia lingvo oni ofte pekas en
Esperanto kontraŭ la vortordo. Sed se ni metas la malĝustan frazon kontraŭ la
ĝustan, tuj trafas nin, ke la lasta estas pli klara ol la unua, kiu fakte
diras ion alian, ol la aŭtoro volis diri.
Parolate, la
malĝusta frazo tamen povas doni la deziratan sencon per la tono, la "muziko"
de nia parolo. Ekz., kion signifas la frazo: "Vin ankaŭ mi regalos"?
La tono de nia voĉo povas doni al ĝi la deziratan signifon: "Vin ankaŭ -
mi regalos (akcento sur "vin ankaŭ). Ĉiu komprenos el tio: "Ankaŭ vin mi
regalos".
La skribita frazo vekas dubon, kiu ne ĉiam estas
forigata de la kunteksto. Tial oni devas ĉiam esti atentaj pri la
vortordo.
La libero ŝanĝi la kutiman vortordon estas uzata
- kiel ni menciis antaŭe - ankaŭ por reliefigi aŭ akcenti iun vorton aŭ
frazparton kaj tiel - nuancon en la signifo de la frazo. La nuda fakto, kiun
la frazo esprimas, ne ŝanĝiĝas per tio, sed aperas sub alia lumo. Ekzemlpe, se
mi volis demandi iun, ĉu li faris tion, kion mi komisiis al li, mi diras: "Ĉu
vi faris tion?". Se mi volis demandi, ĉu li aŭ iu alia faris tion, mi diras:
"Ĉu vi faris tion?" aŭ "Ĉu faris tion vi?". En la unua frazo mi devas
akcenti "vi". Tio ne estas necesa en la dua frazo, ĉar ni ŝovis la subjekton
malanataŭen, do sur nekutiman lokon, kie la akcento per si mem falas sur
"vi".
En "Vivo de Zamenhof" de Privat ni trovas multajn
ekzemplojn de nekutima vortordo, el kiuj ni citos la jenajn:
1. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.
2.
Pli simpla, pli taŭga por uzado nuna devus esti la revita lingvo.
3. Ne multaj estas la lernantoj, kaj ne riĉa la paro.
4.
Peza kaj dolora estis la ofero.
5. Eksplodis milito. Amase
falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loĝantaro de vilaĝoj
detruitaj.
6. Grandiĝis la infanaro kaj estis ne sufiĉa la
salajro.
7. Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je
revoj, sed obstina je laboro.
8. De la patrino la koro, de la
patro la cerbo, de la loko - la impreso; jen la tri ĉefelementoj en la formado
de la Zamenhofa genio.
9. Kiel ĉefon kaj animon de l' amuzoj,
lin ĉirkaŭis gefratoj kaj kolegoj.
10. Ĝojo granda, sed zorgo
peza.
En ĉi tiuj frazoj ĉiu ŝanĝo de la kutima vortordo
estas pravigebla en la stilo de ĉi tiu verko. Ne kapriĉe la aŭtoro aranĝis la
vortojn alie! Li celis ion per tio:
Donante al certa vorto
alian lokon, ol la kutima, li reliefigis aŭ akcentis ĝin. Tiel la frazo
ricevis ian viglecon kaj koloron, kiuj plene konvenas al la temo, kaj kiuj ĉe
normala vortordo mankas.
Legu en "Vivo de Zamenhof" la
cititajn frazojn en la kunteksto kaj poste aranĝu ilin laŭ la normala
vortordo: tiam vi rimarkos, ke la ĉarmo, la aparta impreso, la reliefo, la
akcento, la nuanco estas malaperintaj. La frazoj tiam impresas tro malvarme,
afere, sobre, kvankam ilia fakta signifo ne ŝanĝiĝis.
Ekzistas
diversaj kaŭzoj, kial alia vortordo, ol la kutima, estas preferinda. Tial
"Plena Granatiko" avertas, ke "oni ne faru ŝanĝojn senkaŭze, ĉar nur
tiamaniere oni povas atingi, ke la ŝanĝo signifu ion, ke oni eksentu el ĝi
certan nuancon: la akcentadon de iu frazelemento."
Krome, ni
vidis en tiu ĉi ĉapitro, ke senkaŭza ŝanĝado enhavas la danĝeron, ke oni diros
ion alian, ol kion oni volis diri.
Por atingi klarecon oni aranĝu siajn frazojn en
logika sinsekvo kaj evitu ĉirkaŭvojojn, detalecon kaj senutilan balaston. Sed
aliflanke oni evitu ankaŭ troan koncizon, kiu ofte starigas la leganton antaŭ
enigmojn. Klarigu tion kelkaj ekzemploj:
La kunmetaĵoj:
vaporŝipo, abonpago, rapidvagonaro, bonkora, scivola, altranga, bondeziroj,
voĉdoni piediri estas jam komune uzataj kaj pro tio tute klaraj. Sed legante
la vorton diadoro ni haltas: ĝi ŝajnas neologismo, sed vane ni serĉas
ĝin en Plena Vortaro. En la enhavo de la verko, en kiu ni trovis ĝin,
evidentiĝis, ke ĝi estas vorto, kunmetita el di kaj adoro =
adoro al dio. Sed skribante di-adoro aŭ adoro al dio ni faras la
vorton tuj travidebla.
La vorto mesmistero estas same
malklara. Laŭ la verko, portanta tiun titolon, ni komprenis, ke ĝi signifas
mistero de la meso. La traduko mistero de la meso estas pli
klara kaj pli belsona. Ĉe eventuala ripeto povas sufiĉi mes-mistero aŭ
mesmistero, ĉar tiam la ideo estas al la leganto jam konata.
En la Esparanto-literaturo oni renkontas plurajn ne tuj kompreneblajn
kaj tro longajn kunmetaĵojn. Ili dankas sian naskiĝon al la naciaj lingvoj,
kiuj havas por tiu ideo nur unu vorton - kunmetitan aŭ ne - kiun la aŭtoro aŭ
tradukinto volis nepre esprimi same per unu vorto.
Disigo de
la kunmetitaj partoj aŭ streketo inter ili povas fari tiujn vortojn pli flue
kompreneblaj, ekzemple:
| A. Ne tiel... 1. sekvinbero 2. junitagoj 3. glacikampbalaisto 4. glitŝuligilo 5. turnmalfermeblaj fenestroj 6. lingvuzo 7. lingvekzercoj 8. petrolpendlampo 9. ĝardenpiedvojo 10. merkredmatene 11. lundposttagmeze 12. pavimmalpuraĵo |
B. ... sed tiel ĉi 1. seka vinbero 2. juniaj tagoj 3. glitkureja balaisto (poste en la verko: balaisto) 4. glitŝua ligilo, aŭ: ligilo de glitŝuo 5. turne (aŭ porde) malfermeblaj fenestroj 6. lingvouzo; lingvouzado 7. lingvaj ekzercoj 8. pendanta petrola lampo; petrola lampo, poste simple: lampo 9. ĝardena vojeto 10. merkredon matene 11. lundon posttagmeze 12. malpuraĵo de la pavimo |
Ju pli simple ni esprimas nin, des pli facile oni nin komprenas. Frazo, kiun oni devas relegi por kompreni ĝin, ne estas bonstila, ĉar bona stilo neniam ĝenas la legadon, sed male, ĝin faciligas. Ankaŭ de parolanto oni atendas, ke li parolu klare kaj tuj kompreneble, ĉar malklaran frazon skribitan ni povas relegi, sed parolanton ni ne povas interrompi por peti, ke li rediru la lastan frazon.
Malbonan stilon oni renkontas pli ofte en
tradukoj ol en originaloj. Tio estas evidenta, ĉar en originalo oni inklinas
al la plej simpla esprimado de la pensoj, sed dum tradukado oni spertas la
influon de la originala teksto. La tradukanto ja volas sekvi la originalon
kiel eble plej precize. Tio estas, kompreneble, laŭdinda, sed li ne malatentu,
ke la enhavo konsistas ne nur el vortoj, kiujn oni devas anstataŭigi per
vortoj en alia lingvo, sed ankaŭ el sentoj, impresoj, emocioj, atmosfero, ktp,
kiuj kune kolorigas kaj nuancas la vortojn, la tutan tekston, kaj tiel elvokas
en la leganto plenan bildon de tio, kion la aŭtoro volis diri. La traduko
devas redoni tion. Por tion atingi, la tradukanto ofte devas iom flankeniĝi de
la originalo, ĉar la esprimpovo, la esprimmaniero kaj la esprimforto en la
diversaj lingvoj ne estas ĉiurilate egalaj. Por ke iu vorto aŭ teksto
reliefiĝu, la tradukanto ne malofte devas modifi la tekston.
Por ilustri tion ni donas kelkajn ekzemplojn:
| A. Ne tiel... |
B. ... sed tiel ĉi |
| Pro tio, ke Anĉjo la Ĉasisto neniam plendis pri ĉiuj tiuj malhelpantaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn kelka nombro de ĉasistoj sole kulpigas, se iu venas hejmen kun manplena ĉasaĵujo, kaj ke li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, kiujn li, kvankam ne hejmen portis, sed pri kiuj li estis konvinkita, ke ili nepre en iu netrovebla rifuĝejo mortis pro iliaj vundoj. | Pro tio Ancĵo la Ĉasisto neniam plendis pri la ĝenaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn solajn kelkaj ĉasistoj kulpigas, kiam ili venas hejmen kun malplena ĉasosako. Tial li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, pri kiuj - kvankam li ne portis ilin hejmen - li tamen estis konvinkita, ke ili en netrovebla rifuĝejo mortis pro siaj vundoj. |
En la kolono A estas prezentita longa kaj
stranga frazo. La komencaj vortoj "Pro tio, ke" kaj iom poste "kaj ke" igas
nin scivolaj pri tio, kio okazis pro tio, ke Aĉjo la Ĉasisto neniam plendis
ktp, sed tiu alplenigo ne sekvas, kaj la pensoj anstataŭ iri rekte antaŭen
implikiĝas pro la malĝusta kombino kvankam... sed.
Esplorante la originalan tekston, ni konstatas, ke la tradukinto sin
lasis gvidi de sia gepatra lingvo. Ĉar la frazo estis tro longa, ni hakis ĝin
en du partojn. Pro tio la vortoj "Pro tio" devus esti ripetataj. Sed ĉar tia
ripeto sonas malbele, ni skribis duafoje "tial". Malgraŭ tio la frazo ne estas
kontentiga. La originalo ja estis verkita en stilo, kiun oni nuntempe ĝenerale
ne uzas. Pri tiaj stilistoj la nederlanda lingvisto prof-o Gerlach Royen
O.F.M. diras:
Ekzistas aŭtoroj, kiuj kun plezuro skribas
frazon du paĝojn longan. Oni povas diri, ke tio estas respektinda, kiel,
ekzemple, oni vidas akrobaton laboranta. Tiam ankaŭ mi diras: "Tio estas
respektinda" kaj mi ne kapablas imiti lin. Sed por la aŭtoro tio ne estas
normala, regata stilo. Kondiĉo por bona stilo estas, ke en unu frazo estu
dirata nur unu afero, kaj en ĝi ne aperu pensoj dume
alvenintaj.
Estas pli bone diri ion rekte, ol poste
korekti per interfrazoj, ĉar tio malfaciligas la komprenadon. Unua postulo
estas, ke la aŭtoro estu klara. Kiu pensigas siajn legantojn, agas bone, sed
kiu lacigas ilin per akrobata stilo, faras grandan eraron.
Tiaj frazoj aspektas kiel implikiĝintaj faden-volvaĵoj. Por povi
kompreni ni devas malimpliki ilin. Tio ne ĉiam estas facila, kiel montriĝas en
jenaj citaĵoj, en kiuj la tradukintoj sklave sekvis la originalon anstataŭ
redoni ĝin en lingvo glate legebla.
| A. Ne tiel... |
B. ... sed tiel ĉi |
| Ĉu vi volas permesi al mi porti la leporon, Anĉjo? - malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj kiu sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetaĵo, en kiu li tranĉis por si bastonon, demandis, vidante la harajn krurojn el la retaĵo de la ĉasaĵujo. | Sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetaĵo - en kiu li tranĉis por si bastonon - malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj. "Ĉu mi povas porti la leporon, Anĉjo?" - li demandis, vidante la harajn krurojn, elstarantajn el la ĉasosako. |
La traduko de tiaj frazoj ofte postulas multajn pripensadojn. Oni do erarus, opiniante, ke tradukisto, sidante antaŭ sia skribmaŝino, povas labori seninterrompe. Eĉ la plej spertaj el ili serĉas dum multaj tagoj solvon por iu esprima aŭ stila malfacilaĵo, kiun ili ne volas redoni malklare, ridige, aŭ priskribe.
| A. Ne tiel... 1. La perdrikoj ĉiufoje pluestis al li antaŭeniraj. |
B. ...sed tiel ĉi 1. La perdrikoj, ĉiufoje forflugante, restis antaŭ li. |
| 2. Trafite Trees alrigardis ŝin. En tiuj vortoj, en la tono de la voĉo de Net ŝi perceptis esprimon de malhavo. Subite ŝi vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net kompare al ŝia, senzorga, sed al Net mankis iu vivcelo. Ŝi havis sian infanon. | 2. Trafite Trees rigardis ŝin. En tiuj vortoj kaj en la voĉo de Net ŝi perceptis esprimon de malhavo. Subite ŝi vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net, senzorga, kompare al la ŝia. Ŝi havis sian infanon, sed al Net mankis vivcelo. |
La vortoj "kompare al ŝia senzorga" estas
malklaraj: kies vivo estas senzorga: ĉu la vivo de Trees, aŭ la vivo de Net?
Laŭ la originalo la vivo de Net kompare al tiu de Trees. Ankaŭ la modifo de la
lasta parto faras la frazon pli klara.
La penso iru, kiom
eble, rekte antaŭen kaj dume ne iru returne al iu nekonvena loko en la frazo
por sekvi de tie alian direkton, ĉar tio ĝenas la komprenadon, ekz.:
| 3. En la unua tempo de sia kunvivado ŝi estis plene feliĉa. En ĝi estis tiom da amindeco, tiom da tuta nova ĉarmo, la vivado kune kun li en propra hejmo. | 3. Komence de ilia kunvivado ŝi estis plene feliĉa. Estis tiom multe da amindeco, tiom multe da tute nova ĉarmo en la vivado kun li en propra hejmo. |
| 4. Ŝi nun timis tion pro sia infano kiam ŝi pripensis, ke ĝi estas grandiĝonta sen patro, eksteredzeca infano, ŝi povus kriegi pro mizero. | 4. Ŝi nun timis tion pro sia infano; pripensante, ke ĝi - eksteredzeca infano - estas kreskonta sen patro, ŝi povus kriegi pro mizero. |
La vortoj "eksteredzeca infano" kondukas nin returne al "ĝi". Tio ne favoras glatan komprenon. Pli bone estas doni al tiuj vortoj la ĝustan lokon, nome - kiel apozicion de "ĝi".
| 5. La eskimohundoj ĉiam havas ĉefon, kiu iras antaŭe, kiam ili estas jungitaj al sledo. Estas kelkfoje tre saĝaj hundoj, tiuj ĉefoj, kaj la aliaj hundoj ĉiam obes ilin. | 5. La eskimohundoj ĉiam havas ĉefon, kiu iras fronte, kiam ili estas jungitaj al sledo. Kelkaj el tiuj ĉefoj estas tre saĝaj, kaj la aliaj hundoj ĉiam obes ilin; aŭ: ...Inter tiuj ĉefoj estas kelkaj tre saĝaj, ktp. |
"Kelkfoje" estas tie ĉi neĝuste uzita. Temas ne pri la nombro de fojoj, sed de ĉefoj.
| 6. Mi ne povas silenti, ĉar ĝi tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue nia Bertus, kiun ni perdis per la morto, kaj nun vi kaŭzis tion al ni. | 6. Mi ne povas silenti, ĉar ĝi tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue trafis nin la morto de Bertus, kaj nun tio, kion vi kaŭzis al ni. |
Ĉi tiu citaĵo estas prenita el traduko de riproĉa letero de patrino, kies filo antaŭnelonge mortis, al sia filino, kiu kondutis malbone. La rilato inter du partoj de la citaĵo ne estas klare esprimita kaj tial alilandanoj ne tuj komprenas tiun ĉi parolmanieron. La teksto en B estas tuj komprenebla.
| 7. Ŝi tralegis la gazeton por konvena okupo, sed ĉiam estis eksterdoma laboro - kaj kion en tiu okazo pri la infano? | 7. Ŝi tralegis la gazetanoncojn serĉante konvenan okupon, sed ili proponis nur laboron eksterdoman; kion ŝi do faru pri la infano, se ŝi akceptus tian laboron? (aŭ: kie do ŝi lasu la infanon, se ŝi akceptus tian laboron?) |
Ankaŭ en ĉi tiu frazo la rilato inter du partoj ne estas klare esprimita. La originala frazo signifas, ke ŝi tralegis la gazetanoncojn serĉante konvenan okupon, sed ili proponis nur eksterdoman laboron. Tian laboron ŝi ne povis akcepti, ĉar ŝi ne sciis, kie ŝi devus lasi la infanon. La kunteksto eble helpas nin kompreni tiajn frazojn, sed oni esprimu sin prefere rekte. La redaktita frazo en B estas simpla kaj klara.
En 1913 la Lingva Komitato akceptis la jenajn
principojn pri la vortfarado:
Laŭ
la dua principo oni povas forlasi el la vortoj perdonemeco,
forgesemeco, kantaĵo, manĝaĵo, skribitaĵo,
skribaĵo la kursive presitajn sufiksojn.
Studinte la
Biblio-tradukon de Zamenhof Lanti diris pri tiu principo:
"Estas klare, ka la Majstro emis pli kaj pli senbalastigi sian stilon
forlasante neutilajn sufiksojn. Jen ekzemplo: "Kaj faru la altaron el akacia
ligno, havanta la longon de tri ulnoj; kvarangulo estu la altaro kaj
ĝia alto estu tri ulnoj".
Kiel oni vidas, la sufikso
estas forlasita sen ia damaĝo por la klaro. Same Zamenhof tre ofte forlasis la
sufikson aĵ kaj diris: riĉo, havo, kovro, dono, plano, akiro kaj
simile en kazoj, kiam oni kutimas diri balaste: riĉ-aĵ-o,
hav-aĵ-o, ktp.
Kompreneble, la aŭtoro uzas tiujn
sufiksojn, kiam li opinias, ke ili estas necesaj por eviti erarkomprenon, sed
estas rimarkeble, ke lia sola regulo estas atingi per kiel eble malplej da
vortelementoj perfektan kompreneblon."
Lanti kritikas ankaŭ la
preferon por longaj pezaj formoj kiel ĉiamaniere, kiamaniere,
tiamaniere anstataŭ la simplaj ĉiel, kiel ktp. Pri tiu prefero li
kulpigas la nekonscian ligitecon al la gepatra lingvo kaj opinias la uzantojn
nekonsciaj naciemuloj, ĉar ili aplikas tute senbezone sufiksojn kaj longajn
pezajn formojn, pro kio Esperanto proksimiĝas al ilia nacia lingvo. Tial oni
ofte uzas adverbojn participajn anstataŭ simplajn, ekz:
| A. Ne
tiel... 1. La mastro minacante rigardis lin. |
B. ...sed tiel ĉi 1. La mastro minace rigardis lin. |
| 2. "La instruisto!" - subite sonis kelkaj avertantaj voĉoj. | 2. "La instruisto!" - subite sonis kelkaj avertaj voĉoj. |
| 3. "Atentu, knabo", - li siblante diris. | 3. "Atentu, knabo", - li sible diris (aŭ: siblis). |
| 4. La fratineto estis tiel ĝenanta. | 4. La fratineto estis tiel ĝena. |
| 5. "Ĉu vi?" - li rikanante diris. | 5. "Ĉu vi?" - li diris rikane. |
| 6. "Silentu!" - admonante diris Tos, - "Panjo dormas!". | 6. "Silentu!" - diris Tos admone, - "Panjo dormas!". |
| 7. Jen staris la mastro, ĉiam esplorante rigardante. | 7. Jen staris la mastro, ĉiam esplore rigardante. |
| 8. Kes admirante observadis. | 8. Kes admire observadis. |
| 9. Tio korŝirante penetris en la orelojn de Jaĉjo. | 9. Tio korŝire penetris en la orelojn de Jaĉjo. |
Se en la jenaj ekzemploj oni forigos la superfluajn vortojn, la signifo de la frazoj ne ŝanĝiĝos, kaj la stilo iĝos pli simpla.
| A. Ne
tiel... 1. Tiu bubo ŝiris sian pantalonon difekta. |
B. ...sed tiel ĉi 1. Tiu bubo ŝiris sian pantalonon. |
| 2. Per sia daŭra observado la majstro antaŭenpelis la laboristojn. | 2. Per sia daŭra observado la majstro pelis la laboristojn. |
| 3. Per tiu penso li provis trankviligi sin mem. | 3. Per tiu penso li provis trankviligi sin. |
| 4. Ŝi demandis, ĉu eble iu el ŝiaj konatoj bezonas kudristinon. | 4. Ŝi demandis, ĉu iu el ŝiaj konatoj bezonas kudristinon. |
| 5. Ankoraŭ ĉiam la anonco troviĝas en la gazeto. | 5. La anonco ankoraŭ troviĝas en la gazeto. |
| 6. Li tirmalfermis la tirkeston. | 6. Li malfermis la tirkeston. |
| 7. La ĉevalo ĉevalblekas. | 7. La ĉevalo blekas. |
| 8. Tio gustas bonguste. | 8. Tio gustas bone. |
| 9. La barko ŝipveturis sub la ponto. | 9. La barko veturis sub la ponto. |
Evitu ripetojn ne nepre necesajn, ekz:
| A. Ne
tiel... 1. Tiu granda amo, pri kiu li parolis, ĝi neniam ekzistas. |
B. ...sed tiel ĉi 1. Tiu granda amo, pri kiu li parolis, tute ne ekzistas. |
| 2. Tiam, tiun vesperon, li iros. | 2. Tiam li iros, aŭ: Tiun vesperon li iros. |
| 3. Ili estis preĝintaj, la gepatroj, surgenuintaj apud la malgranda lulilo. | 3. La gepatroj estis surgenue preĝintaj apud la malgranda lulilo. |
| 4. Nun ili perlaboras monon, lia patro kaj li. | 4. Nun lia patro kaj li perlaboras monon. |
| 5. Sed sian pilkon, tiun li volis havi. | 5. Sed sian pilkon li volis havi. |
| 6. Ŝi estas tiel malriĉa, lia patrino! | 6. Sed lia patrino estas tiel malriĉa! |
Evitu multvortecon, se la ideo povas esti esprimata pli simple, ekz:
| A. Ne
tiel... 1. Dum ŝi ankoraŭ parolis, ŝi jam pentis tion. |
B. ...sed tiel ĉi 1. Ankoraŭ parolante, ŝi jam pentis tion. |
| 2. Estu silenta! | 2. Silentu! (mi petas) |
| 3. Tiel longe, kiel daŭris la somero, la ŝipestro restis ĉe la eskimoj. | 3. Dum la tuta somero la ŝipestro restis ĉe la eskimoj. |
| 4. Li ĝuste intencis eniri sian aŭtomobilon, kiam... | 4. Li estis enironta sian aŭton, kiam... |
| 5. Post kiam ili manĝis kelkan tempon, ĉiuj iris eksteren. | 5. Manĝinte kelkan tempon, ĉiuj iris eksteren. |
| 6. La nordaj cervoj ĉiam estas scivolemaj. | 6. La nordaj cervoj estas scivolemaj. |
| 7. Ne dirante vorton, la virinoj alportis al ili la plej varmajn vestojn. | 7. Silente (aŭ: Ne parolante, aŭ: Senvorte) la virinoj alportis al ili la plej varmajn vestojn. |
| 8. Mi ne pli longe kaŝos al vi la veron. | 8. Mi ne plu kaŝos al vi la veron. |
| 9. Dum la daŭro de la vintro. | 9. Dum la tuta vintro. |
Tamen ne en ĉiuj kazoj oni povas agi tiel. Multo
dependas de la ĉirkaŭa teksto, ne nur en la signifo, sed ankaŭ en vortouzo.
Tial ni finas ĉi tiun ĉapitron per jenaj vortoj de Lanti, kiu en sia traduko
"Kandid" serioze klopodis malpezigi sian stilon:
"Sed vi
devas tamen kompreni, ke en la vivo de lingvo interpuŝiĝas diversaj principoj:
analogio, eŭfonio, logiko, reguleco, ktp. Estas neeble difini tute precizajn
kaj absolutajn regulojn. Cetere, ne ĉiam pleonasmo estas foriginda: necesas
foje insisti, por doni pli da esprimforto al iu vorto; okazas, ke la logika
mallonga formo estas malbonsona...
Ni memoru la saĝajn
konsilojn de la aŭtoro de nia lingvo; li ja ĉiam rekomendis, ke oni ne devas
sin kateni per tre severaj reguloj. Sed estas por mi klare, ke la plej simplaj
formoj venkos, ke la plej klara stilo sin trudos kaj fariĝos klasika. Kiu
penas atenti tiujn postulojn de la vivo, kiu penas kiel eble plej senbalastigi
sian stilon, tiu iras en la ĝusta direkto."
Kvankam en Esperanto la logiko ne regas
absolute, ĝi tamen ludas pli gravan rolon ol en la lingvoj naciaj. La logiko
ja devas ŝirmi ĝin kontraŭ tiaj nacilingvaj influoj, kiaj farus ĝin internacie
nekomprenebla aŭ igus nin diri ion alian ol kion diri ni intencis, alivorte:
per logika pensado ni evitos ne- kaj miskomrenon.
Konata
ekzemplo de nekomprenebla teksto - laŭvorte tradukita el la rusa lingvo -
estas tiu, kiun kiel ekzemplon donis D-ro Zamenhof en unu el siaj Lingvaj
Respondoj:
"Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ
kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en
stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi
turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fine Aŭgusto."
"Tiu ĉi sama peco", diris D-ro Zamenhof, "en stilo Esperanta sonus
tiamaniere:
"Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al
vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna
tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas al
vi, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de
Aŭgusto."
En la antaŭaj ĉapitro mi donis diversajn ekzemplojn
de frazoj, kaŭzantaj miskomprenon pro neĝusta loko de iuj vortoj. Jen kelkaj
ekzemploj de alispeca mallogika esprimmaniero:
| A. Ne
tiel... 1. Li kuris al sia domo, sed preskaŭ atinginte ĝin, li subite restis staranta. |
B. ...sed tiel ĉi 1. Li kuris al sia domo, sed preskaŭ atinginte ĝin, li subite haltis. (komento) |
| 2. La kongreso okazos dum Aŭgusto. | 2. La kongreso okazos en Aŭgusto. (komento) |
| 3. Ĉi tie mi dormis dum la kongreso. | 3. Ĉi tie mi dormis okaze de la kongreso. (komento) |
| 4. Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon, dum fraŭlino Jansen kantis arion de Mozart. | 4. Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon; kaj poste fraŭlino Jansen kantis arion de Mozart. (komento) |
| 5. Tie regis virinoj, kiuj batalis kun siaj malamikoj. | 5. Tie regis virinoj, kiuj batalis kontraŭ siaj malamikoj. (komento) |
| 6. "Ĉu ni restos aŭ ĉu ni foriros?" - demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, ĉar la filmo ne interesis lin. | 6. "Ĉu ni restu aŭ ĉu ni foriru?" - demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, ĉar la filmo ne interesis lin. |
Rimarkoj ĉe:
1. Oni ne povas resti staranta, se oni ne estas
staranta! Li ja estis kuranta! Krome ne estas eble subite resti
staranta! Kio do okazis? Nu, li simple haltis!
2. La frazo "La kongreso okazos dum Aŭgusto" estus korekta, se
la kongreso okazus de la 1-a ĝis la 31-a de Aŭgusto. Sed per dum
Aŭgusto oni ordinare volas diri: en Aŭgusto.
3. La frazo fakte diras, ke li dormis tiam, dum aliaj aliloke
kongresis!
4. La fraŭlino ne kantis
samtempe kun la prezidanto.
5. En pluraj
lingvoj oni uzas post 'batali' kun kaj kontraŭ en la sama
signifo. Sed Anglio batalis kun Francio kontraŭ Germanio. Ili batalis ne
kun, sed kontraŭ la faŝismo.
Ne eblas eble
mencii ĉiujn erarojn koncerne logikon, sed pri unu speciala eraro ni volas
akcente atentigi la legantojn, ĉar ĝi estas tre populara. Ni aludas la
participojn absolutajn: en adverba participo ni povas esprimi plenan
subpropozicion, ekz:
Aŭdante tion, ŝi
ekploris.
La uzado de adverba participo en tiaj frazoj
estas ĝusta nur, se la subjekto de la subpropozicio estas la sama, kiel tiu en
la ĉefpropozicio. Ĉi supra frazo do estas korekta: ŝi aŭdis kaj ŝi ekploris,
do same, kiel en la plena subpropozicio: Kiam ŝi aŭdis tion, ŝi
ekploris. Konsideru nun la jenajn frazojn:
1. Aŭdante tion,
larmoj fluis el ŝiaj okuloj.
Tiu frazo ne estas korekta,
ĉar la - neesprimita - subjekto de aŭdante estas ŝi, sed
la subjekto de fluis estas larmoj. La frazo signifas, ke la
larmoj aŭdis tion! Sed la aŭtoro volis diris: Kiam ŝi aŭdis tion, larmoj
fluis el ŝiaj okuloj.
2. Demandante al si mem, ĉu tiu
homa ombro estas Machteld aŭ iu alia, trakuris glacie malvarma tremado tra lia
korpo.
Laŭvorte tio signifas, ke glacie malvarma tramado
demandis al si, ktp. Sed la aŭtoro intencis diri: Kiam li demandis sin, ĉu
tiu homa ombro estas Machteld aŭ iu alia, glacie malvarma tremado trakuris
lian korpon.
Korektu la jenajn frazojn en la kolono A kaj
komparu vian solvon en la kolono B:
| A. Ne
tiel... 1. Trinkinte tason da kafo, la vojaĝo estis daŭrigata. |
B. ...sed tiel ĉi 1. Trinkinte tason da kafo, ni daŭrigis la vojaĝon. |
| 2. Juĝante laŭ liaj vestoj, li estas pastro. | 2. Juĝate laŭ liaj vestoj, li estas pastro; aŭ: Se mi juĝas laŭ liaj vestoj, li estas pastro. |
| 3. Enfermite mi sendas al vi nian la plej novan prospekton. | 3. Ĉi-kune mi sendas al vi nian la plej novan prospekton; aŭ: Mi enfermis nian la plej novan prospekton. |
| 4. Promenante, lin kaptis la deziro bani sin. | 4. Promenante, li ekdeziris bani sin; aŭ: Kiam li promenis, lin kaptis la deziro bani sin. |
| 5. Aŭdante pri la mirindaĵoj, kiujn la soldato rakontis, la suno ekbrilis en nia animo. | 5. Kiam ni aŭdas pri la mirindaĵoj, kiujn la soldato rakontis al ni, la suno ekbrilis en nia animo. |
| 6. Tremegante kvazaŭ de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro. | 6. Dum li tremegis kvazaŭ de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro. |
| 7. Lin kaptis furiozo, legante pri ĉi tiu skandalo. | 7. Lin kaptis furiozo, kiam li legis pri tiu skandalo. |
| 8. Pensante pri tio, ŝia koro pleniĝis je malĝojo. | 8. Kiam ŝi pensis pri tio, ŝia koro pleniĝis je malĝojo. |
| 9. Aŭskultante vian radio-paroladon, frapis min, ke vi malĝuste elparolis la nomon de la komponisto. | 9. Kiam mi aŭskultis vian radio-paroladon, frapis min, ke vi malĝuste elparolis la nomon de la komponisto. |
La akcento, kiun la vorto bezonas, estu klara. Sub nekonsciata influo de la gepatra lingvo oni ne chiam atentas tion, pro kio la bildo, kiun oni volas krei en la imago de la leganto, ne estas same klara en Esperanto kiel ĝi estas en la originalo, eĉ povas kaŭzi dubon kaj miskomprenon, ekz.:
| A. Ne
tiel... 1. Ne unu momenton mi bezonis atendi. |
B. ...sed tiel ĉi 1. Eĉ ne unu momenton mi bezonis atendi. |
| 2. Ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo. | 2. Eĉ ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo. |
| 3. Li estis tiom surda, ke li ne povis aŭdi unu vorton de la parolado. | 3. Li estis tiom surda, ke li eĉ ne unu vorton de la parolado povis aŭdi. |
| 4. Jaĉjo ne diris vorton. | 4. Jaĉjo ne diris eĉ unu vorton, aŭ: Jaĉjo tute silentis. |
| 5. Ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin. | 5. Eĉ ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin. |
| 6. Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankoraŭ ne povas. | 6. Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankoraŭ nun ne povas. |
| 7. Jam en mia dudekjara aĝo mi estis konvinkita - kaj tia mi estas ankoraŭ - ke Esperanto venkos. | 7. Jam en mia dudekjara aĝo mi estis konvinkita - kaj tia mi estas ankoraŭ nun - ke Esperanto venkos. |
| 8. Al li ŝi korligiĝis kiel neniam antaŭe al iu. | 8. Al li ŝi korligiĝis kiel neniam antaŭe al iu alia; aŭ: ... kiel al neniu antaŭe. |
| 9. Forgesante mian laboron kaj ĉion, mi kuris al la brulo. | 9. Forgesante mian laboron kaj ĉion alian, mi kuris al la brulo. |
| 10. Kiel mi ŝi forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando. | 10. Same kiel mi ŝi forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando. |
| 11. Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj tre bravan. | 11. Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj eĉ tre bravan. |
| 12. Regajigis ŝin, ke iu atendas ŝin, se estas nur fraŭlino B. | 12. Regajigis ŝin, ke iu ŝin atendas, eĉ se estas nur fraŭlino B. |
| 13. Li ne havis glitŝuojn. Li eĉ ne havis ŝuojn. | 13. Li ne havis glitilojn; eĉ ŝuojn li ne havis; aŭ: Li ne havis glitŝuojn; eĉ ordinarajn ŝuojn li ne havis. |
Rimarkoj ĉe:
1. "Ne unu momenton" povas signifi "neniun momenton" kaj "pli ol unu
momenton". La celo de la originalo estas: "neniun momenton" - "eĉ ne unu
momenton". Same ĉe 2.
3. Tio signifas, ke la tutan paroladon
li povis aŭdi, escepte de unu vorto!
6. Voĉe oni povas akcenti
"ankoraŭ", sed legate tiu akcento ne reliefiĝas. Tial estas necese aldoni la
vorton "nun".
Ne nur la vestoj de nia korpo, sed ankaŭ tiuj de
niaj pensoj suferas pro uzado. Vortoj kaj esprimoj tre ofte uzataj en iu verko
iom post iom perdas sian freŝecon, sian esprimforton kaj faras la tekston
monotona kaj teda. Presipe en temoj kiaj historio, vojaĝado, raportoj pri
kongresoj k.s., kiuj postulas sinsekvan notadon de faktoj kaj okazintaĵoj
inter si pli-malpli similaj, kaŝiĝas la danĝero fali en tiun pekon kontraŭ
bona stilo.
En iu vojaĝraporto ĝia aŭtoro senĉese ripetis la
samajn - nur kelkajn - adjektivojn por esprimi sian miron kaj admiron pri tio,
kion li vidis kaj spertis dum sia vojaĝo. Kiel ekzemplon ni donas ĉi-sube
rikolton el nur 15 sinsekvaj paĝoj:
mirinda vetero - mirinda marbordo - belega vetero - beleco de la insularo - mirinde - grandegaj parkoj - belega sanktejo templo kiu rivalas laŭ beleco - belega libro - mirinde bela - plej mirindaj sanktejoj - mirindaĵoj de tiu urbo - mirinda sanktejo - belaĵoj - pagodo unu el la plej belaj - s-ro X. klarigis mirinde - la plej belaj misteraĵoj - ni admiris la belan oktobran pejzaĝon - estas mirige - oni admiris la akvofalon kaj aliajn belaĵojn - estis belega dimanĉo - lertega sekretario - bonega ideo - ni rigardis la belegan teatron - en la bela centra parko - ĉarmaj knabinoj - belegaj kimonoj - la stacioj estis belege kaj bonege ekipitaj - ĉarmaj samideaninoj - monto, kies pinto estas blankega - ni vizitis la plej grandajn te-pakejojn - ĉarmaj pejzaĝoj - fama kaj belega monteto - ĉarmaj knabinoj - mirindaj kimonoj - ili dancis belege - donaco de la ĉarmega fraŭlino - estis tre belega silka pakaĵo-tuko.
Ne necesas havi tre delikatan guston por rimarki
la tro oftan uzadon de mir', bel' kaj ĉarm', de la sufiksoj
eg kaj de la superlativo la plej ... -a.
Daŭrigata sur multaj paĝoj, tia stilo ĉesos impresi la leganton kaj fine
efikas al li lacige kaj tede. Jam longe antaŭ ol la leganto atingis la finon
de la libro, tiuj vortoj similas sensukigitajn citronojn ne povantajn plu
ellasi eĉ nur unu guton da signifo.
En verko de tia amplekso
(pli ol 200 paĝoj) oni devas - precipe komence - uzi tiajn vortojn tre
ŝpareme, por ke oni ne similu la vetkuranton, kiu tuj post la starto uzos
ĉiujn siajn fortojn, pro kio ne restis al li sufiĉe da ili por glore atingi la
finon. Tial la aŭtoro de la ĉi-supre aludita verko ne plene sukcesis. Lia
vortotrezoro estis tro malgranda kaj pro tio li ne kapablis variigi sian
stilon.
Por eviti monotonecon en sia verko, oni zorgu disponi
pri sufiĉe da sinonimoj kaj pri iom da lerto por - se necese - esprimi sin
alie.
Donante tiun konsilon, ni fakte suriras la kampon de la
beletro, de la vort-artisto, kio ne estas la celo de ĉi tiu verko. Tamen la
atentigo ankaŭ pri ĉi tiu peko kontraŭ bona stilo povas esti utila por akiri
bonan esprimmanieron.
| "Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj". (D-ro Zamenhof) |
a) La neologismoj anstataŭ la
"mal-vortoj".
Iam ni ricevis de amiko jenan
leteron:
"Ĉi kune mi resendas al vi la libron, kiun mi antaŭ
du jaroj pruntis de vi. Pardonu, ke mi tiom longe lasis vin atendi. Verdire,
mi ĝin forgesis. Mia memoro iĝas febla, el kio vi povas konkludi, ke mi
oldiĝas."
Nia Esperanto-konscienco protestis kontraŭ tiuj kaj
aliaj neologismoj, kiuj celas anstataŭi la vortojn kun la prefikso mal.
Kial iuj inter ni favoras tiujn kaj tiajn neologismojn?
Ni
konsideru kelkajn argumentojn kontraŭ la uzado de ĉi tiu
prefikso:
En "Parnasa gvidlibro" prof. Waringhien diras,
ke
"la ofta uzado de mal, ne aŭ sen por signifi la kontraŭojn... malutilas la poezion, ne ĉar ili estas nesufiĉe elvokantaj, sed ĉar ili estas kontraŭsence elvokantaj." - "Kiel morfemo la negacio estas tute sena je poezia valoro. Ne rimarkante tion, kelkaj poetoj faris verajn kontraŭsencojn; por ke la leganto sentu la malon de koncerna impreso, ne sufiĉas kunmeti negacion kun la vortoj, kiuj ĝin esprimas, ĉar oni ne forigas la tiel evitendan impreson: oni elvokas la imagbildon, dum oni kredas ĝin forpeli. Dezirante priskribi grizan vintran tagon, Grabowski skribis: La tago malvarma, malgaja, sensuna..., verso taŭga por doni impreson de sunplena somertago: tiun bildon la uzo de mal ne forigas de la spirito de la leganto... Tiuj mal-vortoj estas vera plago por la poezio..."
En "Literatura mondo" 1932 Jean Forge traktas kun Stellan Engholm la saman temon:
"Do, laŭ vi Esperanto estas memstara literatura lingvo", diras Forge, "sed ĉu vi, verkante ne sentas kelkfoje ĝian artefaritecon, ĝian konstruitecon? Ekzemple, la multaj pre- kaj sufiksoj laŭ mia sento malaltigas la literaturan forton de la lingvo. La vortoj, kiel malami, varmeta, malvarmega, ktp, ofte havas specialan esprimon aŭ terminon en la naciaj lingvoj; ili, por tiel diri, estas pli "palaj" en Esperanto ol en la nacia lingvo. Al mi ofte ŝajnas - mi faris kelkajn tiurilatajn eksperimentojn - ke teksto bone tradukita el Esperanto en nacian lingvon en sia tradukita formo pli impresas ol en sia antaŭa origina formo."
"Tion mi ne sentas", kontraŭdiras Engholm, "sed ni konsideru, ke ni staras ankoraŭ en la komenco de la literatura lingvo en Esperanto. Ĝi ankoraŭ estas uzata tro malmulte en la praktiko kaj tial la vortoj ankoraŭ ne penetris tre profunde en la sentojn de la esperantistoj - kiel tio okazis ĉe la ĉiutage uzata nacia lingvo..."
"Mi komprenas", interrompis Forge, "vi estas prava: oni uzas Esperanton tro malmulte en la praktiko! Ni devas lerni rektan pensadon kaj sentadon en la lingvo. Precipe la originala verkisto devas liberiĝi tute de sia nacia lingvo".
Ankaŭ Waringhien diras, ke nia lingvo ne estas sufiĉe elvokanta:
"Oni nomas elvokiveco de iu vorto ĝian kapablon veki en la spirito de la leganto vidimpreson, imagbildon: la vorto "neĝo", ekzemple, estas elvokanta, ĉar aŭdante ĝin ni mense vidas la blankan kaj malvarman teron glimbrili de pala suno. Nu, tiun kapablon havas tro malmulte da Esperantaj vortoj: ĉiuj povas konstati, ke plej ofte nacilingva traduko de poemo estas pli elvokanta ol la eĉ pli perfekta Esperanta". ("Parnasa Gvidlibro").
Kaj same kiel Engholm, li opinias, ke la kaŭzo
de la nesufiĉa elvokiveco (elvokanteco) estas "la maloftega uzado de Esperanto
en la ordinara familia vivo".
Observante nian
Esperanto-praktikadon, ni povas konstati, ke ne nura parkera lernado, sed
praktika uzado ligas la vortojn al la objektoj aŭ iliaj imagbildoj. Komence la
vortoj estas al ni framdaj kaj ni tradukas ilin, sed ju pli ni aplikas la
lingvon, des pli firmiĝas tiu interligo kaj des pli frue ni komprenas kaj uzas
ilin. Fine ni ne plu tradukas, ĉar ili far